Agado de la fonduso
Eldonagado de la fonduso:
Estas publikitaj pluraj artikoloj en ukrainia gazetaro, verkaroj de V.Erosenko “Fabeloj kaj legendoj”, eldonitaj en ukraina lingvo kaj Esperanto...

Fonduso
Cxefaj celoj de la fonduso estas realigo de bonfara agado dedicxita al unuigo de intelektaj kaj financaj rimedoj por evoluigi clerigon, kulturon, arton, lingvon Esperanto, uzo de atingoj de scienco kaj tekniko je interesoj de socio, junularo...

ÅÑÏÅÐÀÍÒÎ

Ìîâà åñïåðàíòî áóëà ñòâîðåíà â 1887 ðîö³ âàðøàâñüêèì ë³êàðåì-îêóë³ñòîì, ºâðåºì Ëþäâèêîì Ýëèýçåðîì Çàìåíãîôîì, ÷èé ïñåâäîí³ì Åñïåðàíòî (ñëîâî esperanto íà ìîâ³ åñïåðàíòî îçíà÷ຠòîé, ùî 'ñïîä³âàºòüñÿ') ñòàâ íàçâîþ ìîâè.

Helianto 2006 03-04


Retversio

marto-aprilo N3-4 (118-119) 2006


HELIANTO

Organo de Ukrainia Esperanto-Asocio

POSXTA ADRESO: p.k.26, LUCJK-18, UA-43018, UKRAINIO

INFORMAS UkrEA-PREZIDIO

KIAL NE OKAZIS UkrEA KONGRESO

Al UkrEA-membroj. Estimataj gesamideanoj!

La prezidio informas, ke, konforme al decido de Kunveno de UkrEA-aktivularo (la 15-an de oktobro 2005), okazigo de vica la XV-a UkrEA-Kongreso estis planita en Kijivo la 8-9-an de aprilo 2006. Informo pri tio estis dissendita januare 2006. Dissendita informletero enhavis averton pri anticipa sinanonco. Delegitoj, kiuj intencis veni al la Kongreso, devis nepre skribe aux rete informi UkrEA-prezidanton gxis la 10.03.2006 pri sia certeco je veno al la Kongreso. Tiuj donitajxoj estis bezonataj por prezidio certigxu, ke al la Kongreso venos suficxa kvanto de delegitoj k la Kongreso havos kvorumon k estos rajta. Nur anticipe sinanoncintaj delegitoj devis esti konsiderataj dum anticipa delegitara prikalkulo por kunvoki la Kongreson. Prezidio avertis, ke aliokaze gxi estos devigita nuligi kunvokon de la Kongreso.

Bedauxrinde, al la anoncita limdato venis nur 5 (kvin!) anticipaj avertoj pri intenco veni al la Kongreso, sekve, okazis tre malagrabla, sed antauxvidita situacio pri nesuficxa kvanto de decidrajtaj delegitoj, kiuj intencas veni al la Kongreso. Gxi preskaux garantiite okazos nedecidrajta, ripetigxos historio, kiu okazis oktobre 2005, venintoj vane elspezos tempon k monon. Kunvoki la Kongreson en tiuj kondicxoj prezidio opinias neracia.

Konsiderante cxion supreskribitan prezidio nuligas kunvokon de la Kongreso dum la anticipe avertitaj datoj (la 8-9-an de aprilo 2006). Novan daton de la Kongreso, kiu estos elektita aparte, prezidio komunikos al UkrEA-anoj pli poste aparte. Provizore prezidio planas kunvoki la Kongreson komence de novembro 2006.

Prezidio esprimas sian bedauxron pri nesuficxa aktiveco de UkrEA-anoj pri la Kongreso k esperas, ke gxis auxtuno aktiveco de ukrainia e-tistaro plialtigxos k prezidio sukcesos fin-fine kunvoki la XV-an UkrEA-Kongreson.

Nome de UkrEA-prezidio:

Aleksandr KRASUCKI, prezidanto de UkrEA. Posxta adreso: Kotovsjkoho str., 27-13, Kijivo, UA-04060 Ukrainio.

DE AGO AL AGADO

ODESO DENOVE RIDETAS

La 31-an de marto - 2-an de aprilo, 2006, okazis VIII renkontigxo de junaj e-istoj “Aprilaj ridetoj” en Odeso. Gxi lasis duecajn impresojn. De unu flanko, unuan fojon dum historio de tiuj renkontigxoj, la programo ne estis plene plenumita. Tio okazis pro diversaj kialoj, fakte ne dependaj de la organizantoj, - tamen, tio estas nebone, k ni pardonpetas antaux la partoprenintoj. Sed, de alia flanko, k ankaux unuan fojon en la historio de la arangxo, gxi estis prilumita en mas-medioj gxuste kiel E-arangxo; k tio estas tre bone.

Eble, ne cxiuj scias, ke en Odeso la 1-a de aprilo, la Humura Tago, estas celebrata vastege k ecx naci-skale. En la urbo okazas humuraj procesioj, diversaj amuzigaj arangxoj; k venas spekti aux partopreni ilin gastoj el la tuta lando, precipe junularo. Dum tiu granda urba festo estas organizata nia junulara arangxo “Aprilaj ridetoj”. Kutime pri gxi estas mencioj en loka preso, sed foje oni ecx sukcesis ne mencii E-ton, omitante tiun suspektindan vorton. Sed cxi-foje cxio estis aliel, dank’ al la partoprenintoj de nia Jumorina, gastoj el Jalto k Poltavo.

Unue, ili ekvidis susrtrate faman Boris Burda, k simple volis fotigxi apud li aux preni auxtografojn. Sed B. Burda estas delonga (ekde 1982!) amiko de E-to k de e-istoj; kelkfoje li partoprenis niaj arangxojn, estis kontribuanto de arta festivalo “Velura sezono” en Jalta en 1984, k entute cxiam subtenis E-ton, amike k pozitive menciante gxin.

Kiam ni ekvidis lin, li estis intervjuata de Odesa k Estona televido, k li invitis nin antaux la kameraon, diris kelkajn bonajn k estimajn vortojn pri E-to k lasis ion diri al ni.

Kaj sekvatage, dank’ al niaj poltavaj amikoj, kiuj venis kun grandega E-standardo, ni estis intervjuitaj de Odesa radio, kiu interesigxis pri rilatoj inter E-to k humuro k pri tradicio de E-humura festivalo “Aprilaj ridetoj”.

Estas notinde, ke oni en Odeso jam atentas E-ton, k interesigxas pri gxi. Nur antaux monato nia junulara E-klubo “Verdajxo” organizis en la urbo grandan (jam trian) Lingvan Festivalon, kiu gxuis abundan k tre pozitivan atenton de lokaj auxtoritatoj k de la preso gxuste kiel E-arangxo. Kaj jen alia okazajxo. Ni esperu, ke bona k kompetenta rilato de odesanoj de cxiuj rangoj al nia lingvo ankaux igxos tradicio. Post longdauxra laboro de du odesaj kluboj la premisoj por tio ekzistas. Ekz., en la trolebuso, kiu veturigis nin kun la gastoj el la stacidomo, la konduktorino senhezite diris: “E-to? Cete, mi scias! Estas internacia lingvo”.

Iam Odeso estis “lulilo de E-to”. Cxu ne igxos gxi nun “promociilo” de gxi?

Tatjana AUDERSKAJA, gvidantino de Odesa junulara EK “Verdajxo”, Odeso.

PASINTJARE NI AGADIS

Malgraux multaj malfacilajxoj tamen okazis tre malgranda renkontigxo - Festivalo de kulturoj, organizita de Societo por subteno k defendo de ukraina kulturo “Espero”. Por du tagoj sukcesis veni kantisto JoMo (Francio), kiu furoris dum tuta 24 de majo - je la 7 matene li partoprenis TV-elsendon “Ellitigxu!” (foto),

poste li estis en liceo N38, kie donis koncerteton por la infanoj, poste ni vizitis francan kulturcentron k fine, vespere li koncertis dum preskaux 2 horoj enkadre de la urba festivalo “Kijivo Maja” (Kijiv Travnevij) en la teatro “Suzirja” (Konstelacio). En la festivala brosxuro al li estis dedicxita tuta pagxo kun la artikoleto, verkita de Euxgenia Slovacxevskaja. Kiam JoMo demandis al la publiko “cxu estas en la salono e-istoj?”, levigxis proks. 20 manoj, kio impresis la restajn proks. 80 homojn. Do dank’al veno de JoMo ni povas konstati, ke cxefa tasko de la Festivalo realigxis - multaj homoj, vekigxantaj frue, eble unuafoje ekauxdis la vorton “E-to” k vizitintoj la koncerton - same.

Inf. Mikaelo LINECKIJ, Kijivo.

PLUKE-TRADUKE

Pauxlo Mojxajev (Pasxa) estas juna 24-jara artisto el Krimeo. Ni renkontis lin en la festivalo ARKONES en Poznano (Pollando). Auxtoro, komponisto, tradukisto, k interpreto akompanante sin per akustika gitaro k piano, Pasxa eldonis sian unuan KD-on 22-titolan, ‘Pluke-traduke’. Kiel indikas la titolo, plejparte de la kantoj estas tradukoj, kun tri tradukoj de famaj en eksa Sovetio filmaj kantoj, tri tradukoj de suficxe famaj kantoj de populara rusia bardo M. Sxcxerbakov, kelkaj kantoj de krimeaj bardoj, k kelkaj kantoj de la barda duopo Ivasi. Iom alian parton de la albumo konsistigas liaj tradukoj el la angla lingvo. Temas pri eroj el la mondfamaj muzikaloj de A. L. Webber, ‘Evita’, ‘Jesus Christ Superstar’, k ‘The Cats’.

Finas la albumon tri kantoj prezentitaj kun pian-akompano. Denove temas pri unu fama filmo-kanto, poste sekvas unu kanto, por kiu li estis ne nur tradukinto sed ankaux komponinto, k unu pure originala E-kanto.

Distribuas la diskon: Mikaelo Lineckij, p.k. 91, UA-04201 Kijivo - 201, Ukrainio. ml_@_espero.kiev.ua

ESPERANTA PERLO cxe la MARO

La 22an de februaro dum kunsido de Literatura klubo “Revelacio” de Bonfara centro pri la tago de gepatraj lingvoj k Semajno de internacia amikeco rakontis membroj de Odesa urba EK “Blanka akacio”. Sonis poemoj k kantoj ukraine, E-te, ruse.

La 28an de februaro membroj k gastoj de “Blanka akacio” celebris en la klubejo “Semajnon de Internacia amikeco”. Okazis kurta prelego pri E-kluboj k apartaj e-istoj, kiuj logxas en diversaj landoj k urboj de la mondo k korespondas kun odesanoj.

Krome, membroj de la klubo tralegis respondojn al niaj salutkartoj, kiujn ni sendis al e-istoj el aliaj landoj anticipe. Necesas diri, ke en nia klubo estas bona tradicio - korespondi kun eksterlandanoj. La granda entuziasmulo de korespondado estis siatempe unu el niaj elstaraj e-istoj Naum Sigal, kiu antaux 40 jaroj, havis samtempe pli ol 400 korespondamikojn. Tiun rekordon dume neniu el nunaj membroj de la klubo ne superis.

Al poetika konkurso preparigxis preskaj cxiuj klubanoj. Ili prezentis poeziajxojn. Originalajn k tradukitajn poemojn k kantojn deklamis k kantis E-te, ruse, ukraine, angle, germane, cxehxe, jude, moldove, bulgare L. Orajevskaja, T. Popova, I. Glagolevskij, D. Stepanov, J. Boriskov, S. Vajnblat, M. Dmitrijev, M. Skurtul.

Antaux k post la arangxo cxiuj povis konatigxi kun ekspozicio de E-jxurnaloj k gazetoj, kiun preparis studentoj de Odesa politeknika universitato.

Post la konkurso okazis ankoraux unu festo - tradicia “Tago de Vintraj naskigxintoj”. Ni solene gratulis okaze de jubileo nian klubaninon Ludmila Orajevsjka. Cxiuj deziris al sxi novajn sukcesojn en Literaturaj konkursoj de Ondo de E-to. Ankaux sonis multe da versoj k tostoj por sano k sukceso de aliaj naskigxintoj: Larisa Jakimova, Dmitrij Stepanov, Marija Skurtul, Lidija Sokolsjka.

En la “Semajno de internacia amikeco” nia klubo partoprenis la unuan fojon. Ni esperas, ke estonte celebrado de “Semajno de internacia amikeco” farigxos por “Blanka akacio” tradicia.

Semen VAJNBLAT, prezidanto de la klubo, Odeso.

ZAMENHOF-FESTO EN ODESO

Naskigxtagon de L. Zamenhof e-istoj de Odesa urba EK “Blanka akacio” festis dum kelkaj tagoj. En Studenta Domo de Odesa Nacia politeknika universitato okazis solena kunveno, dedicxita al kreinto de E-to. La kunvenon partoprenis membroj de filio de EK “Blanka akacio”, kiun gvidas docento Tamara Popova. Sxi rakontis pri vivo k literatura heredo de Ludoviko Zamenhof.

Studentoj de la Universitato Marija Skurtul k Mihxail Dmitrijev prezentis al la cxeestantoj grandan dumetran standon, kiun ili preparis speciale por Zamenhof-festo. La tre bone ilustrita stando enhavas suficxe ampleksan informon pri la lingvo E-to k vivo de L. Zamenhof. Pri tutmonda E-movado rakontas multaj artikoloj, fotoj, poemoj, markoj, kovertoj, adresoj por dezirantoj korespondi kun e-tistoj el aliaj landoj. La studentoj konatigxis kun la 12 titoloj de E-jxurnaloj, kiujn abonas la filio de EK “Blanka akacio”.

E-istoj de la klubo partoprenis komunan kunvenon de Odesa urba socio de handikapuloj, dedicxitan al 15 -jarigxo de “Unuigxo de organizajxoj de handikapuloj en Ukrainio”, la membro de kiu estas e-istino Ludmila Orajevsjka. Dum la kunveno prezidanto de la socio N. Komarov enmanigis al L.Orajevsjka diplomon pri sxia aktiva laboro en la socio. Li diris, ke enmanigo de la diplomo dum Zamenhof-tagoj estas agrabla okazintajxo por almenaux kurte rakonti pri E-to. Kaj li substrekis, ke L. Orajevsjka tradukas el k al E-to la sciencajn artikolojn, partoprenas k venkas en literaturaj E-konkursoj.

Tradicie okazis cxiujara festado de naskigxtago de L. Zamenhof en la urba EK “Blanka akacio”. Semen Vajnblat rakontis pri vivo de la kreinto de E-to. Cxiuj periodoj de lia agado estis ilustritaj per fotoj el la albumo de Henk Thien “La vivo de d-ro L. L. Zamenhof en bildoj”. Multaj fotoj el tiu albumo oni povas rigardi en la retejo www.Esperantouniverse.com.

Antaunelonge I. Glagolevskij kolektis tre grandan k interesan materialon pri homaranismo, kiu estas unu el la cxefaj partoj de Zamenhofa doktrino. Dum la festado li tre klare rakontis pri gravaj aspektoj de tiu doktrino k dank’ al tio cxeestantoj pli bone komprenis, kial koro de L. Zamenhof doloris por la tuta homaro.

Ankaux okazis literatura vespero dedicxita al verkado de L. Zamenhof, kiun lerte gvidis T. Popova. Samklubano M. Dmitrijev, kiu kolektas verkojn de D-ro E-to, emfaze tralegis ok poemojn de la Majstro. L. Orajevsjka k S. Vajnblat tralegis versajxon de L. Zamenhof “Ho, mia kor’’, kiun ili tradukis al rusa lingvo.

En kadroj de Zamenhof-tagoj ankaux okazis gratulado de blankakacianoj okaze de tradicia kluba festo de e-istoj, kiuj naskigxis vintre. Ili ricevis bonajn donacojn - e-librojn. Dum la gaja cxetabla festado estis plenumitaj multaj E-kantoj.

Semen VAJNBLAT, Odeso.

MALLONGE

Gxis la fino de marto, 2006 al la 91-a UK en Florenco, Italio aligxis 1853 e-istoj el 60 landoj. Laux la kvanto plej multaj estas el Francio (274), poste Italio (235), Japanio (162), Germanio (151), Pollando (119), Rusio (69), Belgio (64), Brazilo (55), Hispanio (52). Cxiuj restaj 50 landoj, el kiuj e-istoj aligxis al UK en Florenco, havas malpli da aligxintoj. El tiel nomataj ekssovetiaj landoj Litovio estas sur la dua loko (46), 11 personoj aligxis el Ukrainio, 9 el Latvio, 3 el Bjelorusio, 2 el Kazahxio, po 1 el Armenio, Moldavio, Uzbekio. El restaj 6 ekssovetiaj landoj entute aligxintoj al UK mankas.

La 3-an de decembro, 2005 regiona gazeto de Kaunas Teviskes zinios sur la 3-a k la 5-a pagxoj publikigis longan dupagxan artikolon pri konata usona miliardulo George SOROS, kiu mem estas k kies patro estis tre fama e-isto. En la artikolo estas kelkfoje menciata lia e-isteco. Interalie, estas rakontita historio, kiam dank al E-to en 1946 li sukcesis forveturi al e-ista kongreso en Londono k ne plu revenis en tiutempan Hungarion. Ankaux en cxiuj antauxaj publikajxoj pri li en litovaj gazetoj k revuoj dum kelkaj lastaj jaroj cxiam estis menciata lia e-isteco.

En Vilnius fine de 2005 aperis 288-pagxa ricxe ilustrita libro en litova lingvo de Ingrida Semaskaite “Lietuvos pilys ir dvarai” (Litovaj kasteloj k bienoj). Sur la pagxoj 11-13 de tiu-cxi libro estas priskribita urbeto VEISIEJAI k gxia bieno. Estas suficxe multe da teksto pri L. Zamenhof k E-to. Ankaux estas metita foto de monumento al L. Zamenhof en VEISIEJAI, kiu staras en la parko de la bieno.

Inf. Povilas JEGOROVAS, Litovio.

PASKOFESTO

Eble multe el vi auxdis benon Urbi et Orbi, kiun transdonis Papo Benedikto la XVI-a.

Granda surprizo atingis nin e-istoj, ke estas kontinuata tradicio de la Papo Johano Paulo la II-a, saluti la mondon en nia, E-ta lingvo. Kortusxa estis la momento auxdi denove E-ton sur la placo al s. Petro k vidi la panelojn kun la grandaj literoj E-S-P-E-R-A-N-T-O. Dankon al niaj amikoj, kiuj instigis la Papon por tiu tradicio k same dankegon al niaj italaj gekolegoj, kiuj preparis la panelojn k montris ilin al la mondo.

Inf. Stanislavo MANDRAK.

La eldonejo IMPETO aperigis novan E-Rusan vortaron. Kompilantoj - Aleksandro k Jelena Sxevcxenko, 19000 vortoj, 43000 signifoj en la rusa. La vortaro enhavas mallongan gramatikon. Prezo - 80 rub.

Inf. Mikaelo Cxertilov, Rusio.

La 39-a ILEI-Konferenco okazos de la 25-a gxis la 29-a de julio 2006 en Parma (Italio) k estas rigardebla kiel unu el la antauxkongresaj eblecoj.

Temo de la konferenco: Lingvaj rajtoj, lingvolernado k edukado por cxiuj. La konferenco sesios en la Instituto Salesiano San Benedetto. Estas diversnivelaj tranokteblecoj en la konferencejo mem k en ties cxirkauxajxo. La prezoj varias inter 21 k 75 EUR (en tendo aux ruldomo - 6 EUR, en amaslogxejo - 3 EUR k memzorgado).

Aligxkotizo estas de 15 EUR depende de la kategorio k logxlando de la aligxanto. Post la 1a de junio 2006 ni ne plu povos por vi mendi tranoktejon.

Kadre de la konferenco oni traktos temojn kiel ekzemple: lingvaj rajtoj en la lernejoj, edukmodeloj en pluretnaj socioj, modeloj k ekzemploj de interkultura edukado, kvalitaj lingvoinstruistoj por kvalita lingvolernado, instruado de lingvoj kiel formo de sociigo, E-to en lernejoj k interkultura komunikado. Okazos scienca simpozio kune kun universitatanoj ne-e-istoj, lingva festivalo k, interalie, sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. Oni planas komunan vojagxon al UK post la konferenco. Informoj pri la konferenco k aligxilo estas haveblaj en hejmpagxo de ILEI www.ilei.info aux en www.ukflorenco2006.it

La 22-an de februaro je 21.25 la rusa Unua televidkanalo (“Pervij kanal”) montris la 3-serian filmon “KAZAROZA”. La filmo, farita laux la samtitola romano de L. Juzefovicx per regxisoro Aljona Demjanenko, rakontas pri la 1920-aj jaroj. Cxefaj eventoj en la filmo estas ligitaj kun E-klubo, kie okazas murdo de fama kantistino Kazaroza.

En la filmo sonos E-paroloj k E-kanto (minimume unu); dum la filmado la televidistoj ofte konsultis e-istojn pri koncernaj aferoj. Krom la filmo mem estis preparita ankaux t.n. “filmo pri filmo”, por kiu estis filmitaj V. Arolovicx k G. Kokolija kun diversaj klarigoj k rakontoj pri la lingvo k movado. La “filmo pri filmo” estis montrita post la fino de cxefa filmo. Aperis legala DVD-eldono de la filmo. Gxi enhavas nur tiun version de la filmo, kiu estis montrita en televido - 3 partoj po 52 minutoj. Tie estas ankaux t.n. “filmo pri filmo”. Krom diversaj klarigoj, intervjuoj kun la aktoroj, regxisoro k scenaristo estas ankaux parto (kiu dauxras 4-5 minutojn), kiu rakontas pri E-o.

Inf. Garik KOKOLIJA, Rusio.

La internacia kanta E-festivalo “Velura Sezono-12” cxi-jare okazos 18-25-an de junio, kiam pli multaj e-istoj havos eblecon partopreni gxin. Postfestivalo: turista marsxo tra pitoreska orienta marbordo de Krimeo okazos 26-30-an de junio. “Boatado-40” en Litovio: 2-4.06.2006. La jubilea boatado tra lagoj de la nacia litova parko Ignalina k estus gxoja vidi tie ankaux e-istojn el Rusio k Bjelorusio. Dezirantoj partopreni, kontaktu EK “Tero” el Jalto. tero_@_yalta.us

E-domo de kulturo “D-ro Ivan Kircxev”, Razgrad (Bulgario), anoncis internacian literaturan konkurson pri poezio k humurajxoj, originale verkitaj en E-to “EKRA-2006”, je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj k partoprenintaj en aliaj konkursoj. Verkojn, subskribitajn per pseuxdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizanto (E-domo de kulturo “D-ro Ivan Kircxev”, str. Sv. Kliment 48, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo k la adreso de la auxtoro estu en aparta fermita koverto surskribita per la sama pseuxdonimo. La jxurio kunsidos la 5-an de junio 2006. La premioj estos e-libroj k diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en revuo Literatura Foiro k en libro de EKRA.

La 83a KONGRESO de 100-jara GEA. Braunschweig, 2-5 junio, 2006

En 2006 Germana E-Asocio festos sian 100-jaran jubileon en sia naskigxloko, nome en Braunschweig, kie gxi estis fondita la 19-an de majo 1906. GEA k la LKK invitas najbarajn k aliajn landajn asocioj por kune memori tiun historian eventon. Ni kore esperas ankaux je partopreno de e-istoj el Ukrainio en tiu arangxo.

La Germanaj E-Kongresoj prezentas diversajn interesajn temojn pritraktatajn per prelegoj k diskutrondoj, k spertindan vesperan programon. Krom la festprelegoj okazos fakkunsidoj, ekumena diservo, kulturaj programeroj (klasika, danc-muziko, koncerto de grupo Asorti el Litovio), urborigardado, ekskursoj al la cxirkauxajxo.

Profitu la vojagxon por resti iom pli longe k vizitu la auxtomobilcentron de Volkswagen aux Wolfsburg (25 km), restadu kelkajn tagojn en la vivoplena cxefurbo Berlino (220 km) aux partoprenu la postkongresajn tagojn en Herzberg inter 6-9 junio, vizitante la Germanan E-Centron/Interkulturan Centron (kun E-biblioteko k arkivo).

Detalojn pri la kongreso, aligxilon vi povas trovi cxe la kongresa hejmpagxo: www. jubileagek.ic-herzberg.de

Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, D-37412, Herzberg/Harz, Germanio.

www.ic-herzberg.de

POR la 135-a DATREVENO de la NASKIGXO de LESJA UKRAINKA

Larisa Petrivna Kosacx-Kvitka estas mondkonata kiel granda ukraina verkistino Lesja Ukrainka. Sxi speciale prenis tiun-cxi pseuxdonimon por montri sian nacian apartenecon k deziron batali por libero de ukraina popolo. Estus bone, ke ni cxiuj sentu en niaj koroj tiom grandan amon al Ukrainio, kiel sxi. La poetino skribis:

Dolcxega Ukrajno, karega patrin’ senprospera,

Al vi kord’ unua resonos.

La kordo solene, mallauxte auxdigxos aere,

Kaj kanton de l’koro proponos.

(“Himno”).

Lesja Ukrainka naskigxis la 25-an de februaro de 1871 jaro en u. Novohrad-Volinskij, infanecon k junecon sxi pasigis en vilagxo Kolodjajxne de Volinia regiono. Sxia patrino estis fama ukraina poetino Olena Pcxilka, sxia onklo estis granda verkisto, literatura k socia aktivulo Mihxajlo Drahomanov. Oni diras, ke Lesja konis pli ol 10 lingvojn, tradukis el la germana, franca, itala, angla, rusa k.a. lingvoj verkoj de M. Meterlink, G. Hauptman, P.-Gx. Etcel, Gx.d’Espardes, E.de Amicxis, N. Gogol k.a.

Diapazono de socia agado k verkado de L. Kosacx estis tre vasta. Sxia poezio sin nutris per sukoj de naska grundo k ukraina folkloro, naciaj spiritaj trezoroj. Samtempe sxi kuragxe malkovris vastecojn de la monda kulturo. Sxiaj poemoj, dramoj, liriko, tradukoj havas grandan artan k socian valoron.

Por la filozofiaj dramoj, poeziaj fantaziajxoj sxi prenis la temojn el tradiciaj popolaj kredoj (“Arbara kanto”), bibliaj aux mezepokaj legendoj (“En katakomboj”, “Malnova fabelo”, “Robert Brjus - la skota regxo” k.a.).

En la poemoj “Sur ruinoj”, “Babela kaptiteco”, en la dramaj poemoj “Kassandra”, “Obseditulino”, “Sxtona mastro” k.a. sxi uzis internaciajn temojn k levis “eternajn” homarajn problemojn.

Ivan Franko tute prave alte pritaksis la agadon de Lesja Ukrainka, skribite: “De la tempo de Sxevcxenka “Testamento” Ukrainio ne auxdis tian ardan poezian vorton kiel el la busxo de cxi tiu malforta, malsana junulino”.

Olesj Honcxar substrekis, ke “Idealoj de libero, neekstermeco de homa spirito, batalo por libera justa socio, por malkatenita k harmonie evoluita homo - cxio cxi estas la esenco de humanismaj poeziajxoj de Lesja Ukrainka, de sxiaj tiel vastskalaj, filozofie profundaj k artece altnivelaj verkoj. Ekzemple:

“Kaj rigardante la cxielan sferon

Ne novajn astrojn sercxas mi en foro -

Fratecon, egalecon kaj liberon

Mi trovi volas de la tuta koro... (“Mia vojo”).

Cxu tiuj cxi idealoj ne estas similaj al homaranismaj idealoj de L. Zamenhof, bazitaj “sur principoj de reciproka frateco, egaleco k justeco”?

Nur malgranda parto de la verkoj de Lesja Ukrainka estas tradukintaj en E-to. Dank’ al modesta libreto “Liriko” (1971), kiun kompilis k redaktis N. Andrianova-Hordijenko, E-movado konatigxis kun nia genia poetino. La libro komencigxas per la artikolo de O. Honcxar “Kronita per amo popola”, poste sekvas la poezioj el la verkkolektoj “Sur la flugiloj de l’kantoj”, “Pensoj kaj revoj”, “Reehxoj”. Ili estas tradukitaj pere de A. Rogov, A. Gusev, H. Logvin, H. Dresen, V. Pacjurko, N. Andrianova k.a. Cxiuj tradukoj estas suficxe altkvalitaj. Krome, la parton de “Arbara kanto” ankaux tradukis V. Pacjurko.

Ecx se vi bone konas la poezion de Lesja, releginte, eblas trovi multe da frazojn tre tauxgaj por nia tempo, malgraux ke ili estis skribitaj fine de la XIX - komence de la XX j.c.

Kiel la testamento por ni, ukrainanoj k e-istoj, sonas jenaj vortoj:

“Por vero, fratoj, ni nin unuigu,

La sama vojo gvidu nin,

La sama kredo nin, fratoj, ligu,

La sama kor’ en cxies sin.”

(“Por vero...”).

Ili tre similas al tiuj, kiuj verkis L. Zamenhof:

“Forte ni staru, fratoj amataj,

Por nia sankta afero!

Ni bataladu kune tenataj

Per unu bela espero!

(“Al fratoj”).

Do, cxu ukrainanoj povas unuigxi k fruktodone labori por felicxa estonto de Ukrainio? cxu ukrainaj e-istoj povas komune labori por sankta celo? Ni ne nur esperu, sed kredu, ke jes!

Nina DANILJUK, Lucjk.

JUNULARO AKTIVIGXAS

28. 03. 2006, okazis la fonda kunveno de kijiva junulara E-organizajxo “Ek!”, kiu estis ekpensita de kijivaj gejunuloj kunvenintaj novembre cxe apudcxefurba vilagxo Puhxovka. Gxi okazis en belega ejo de privata teatro-studio “Teatrion”, kiu trovigxas en kijiva distrikto Obolonj, en gxia moderna k alt-stila parto.

Cxeporde la kunvenintoj ricevis enketon, kie estis prezentitaj cxefaj agad-direktoj de nova organizajxo. Ni petis fin-plenigi la enketon nur fine de la kunveno, por ke estu pli klara, kiuj direktoj estas preferataj persone por la homo.

En centro de la salono pendis pentrita gxoja verda kakto, kies brancxoj prezentis la agad-direktojn: - internaciaj kontaktoj;

- promocio de E-to;

- tradukoj;

- altigo de la lingva nivelo;

- socia laboro;

- eldono de la revueto “Ek!”;

- klubaj kunvenoj.

Dum la kunsido, post enkonduka parolo de Mikaelo Lineckij, sub patronado de kiu laboris la iniciativa grupo, membroj de la grupo detale klarigis ilian vidon de cxiu direkto k respondis al demandoj de la cxeestantoj. Estis prezentita ankaux aldona agad-direkto - ekologia, kies prezentanto, Valerij Efremov, posedanto k direktoro de konstrua firmao “Ekodomo” rakontis pri siaj tre interesaj planoj gxuste antaux la kunveno. Ekzemple, ni jam decidis partopreni en plantado de arbaro apud antikva vilagxo Vitacxiv, en plantado de arboj k purigo de urbaj parkoj en Tago de Tero, la 22-an de aprilo. Dum la kunsido estis decidite fondi ankaux la infanan sekcion de “Ek!” - tion proponis cxeestintaj en la arangxo 12-13-jaraj gelernejanoj.

La kunvenon gaste partoprenis Vladimir k Jurij Soroka-j (ili rakontis pri la cxirkauxmonda Karavano “Interkulturo” k pri la programo “Amikeco sen limoj” kiel gxia parto) k Vladimir Tokarev, iama prezidanto de EK “Ora Pordego”.

Por okazigi cxi tiun kunvenon, tre aktive laboris M.Lineckij, E. Slovacxevskaja, D. k T. Natalen-ko-j, K. Peterenko, L. Voljanskaja, partoprenis en la preparado ankaux cxiuj aliaj klubanoj.

Decido de la kunveno estis: registri la Junularan E-Organizajxon “Ek!”, por kio dum 1 monato prepari la Statuton, prilabori konkretajn planojn de la menciitaj agad-direktoj k informi cxiujn interesa/o/ntoj pri eblecoj de komuna laboro.

Oni atendas KUNLABORON de vi cxiuj, cxar:

1. juneco estas ne agxo, sed stato de la animo;

2. Cxu ekzistas distanco por veraj samideanoj?!

Koramike, Gxenjo Slovacxevskaja,

tel. 044-4118907, 8-068-7069548.

ALIGXU al UkrEA. KOTIZOJ de UkrEA por 2006-a jaro

Aligxkotizo al UkrEA - 25 hrn.

Aligxita informita membro, Individua informita membro - kategorioj MA, MI - 5 hrn (Jarkotizo);

Aligita informita membro kun jarlibro, Individua informita membro kun jarlibro - kategorioj MAJ, MIJ - 8 hrn (Jarkotizo + Jarlibro);

Membro de “Societo Euxgeno Mihxalskij” - kategorio SEM - 50 hrn + membreco en UkrEA;

Dumviva membro - kategorio DM (dumviva individua informita membro kun jarlibro) - 300 hrn;

Dumviva patrono - kategorio DPAT - 3000 hrn

Studentoj, mezlernantoj k pensiuloj havas 50% rabaton - pagas duonon de cxiu kon-vena kotizo.

La jarajn kotizojn kolektas kasisto de la Asocio - Murad Fikratovicx Mamedov, pr-t Pravdy, 64-213, Kijiv-108, UA-04108, Ukrainio, kontakta tel. (044) 462-66-65. Bv. en la pagokvitanco (se vi transpagos posxte) nepre indiki vian familinomon, nomon k kategorion de membreco.

La adresitajn k afrankitajn kovertojn por ricevi H sendu al Niko VOLOSXIN, p.k. 26, Lucjk-18, UA-43018 (t.: 03322 54164).

ALIGXU al UEA

Estimata ukraina e-istaro, mi, kiel cxefdelegito de UEA en Ukrainio respondecas pri la funkciado de delegita reto de UEA en nia lando. Sed por farigxi delegito vi devas esti membro de UEA por almenaux unu plena jaro. Mi pretas helpi en tiu afero kiel mon-peranto: vi pagos en hrivnoj laux kurzo de mia banko, mi ne postulas interezon (procentajxon). Cxi jare mi jam helpis al du ukrainanoj aligxi al UEA (kijivano k hxarkivano). Cxi jare dauxre kreskas membraro de UEA, min ege impresis pasintjara partopreno de litovanoj en “hejma” UK - pli ol 500. Sed, kiam vi trarigardos Jarlibron de UEA, vi nepre mencius, ke ne cxiuj urbegoj de Ukrainio estas reprezentataj en tiu inform-man-libro. Iam nia Majstro diris pri subteno de cxiuj organizoj, tio signifas, ke cxiu e-isto devas kompreni gravecon de membrigxo en UEA. Landa asocio (kiel UkrEA aux ULEJ) k loka E-kolektivo (klubo, societo, grupo ktp). Do, ek! Mi helpos al cxiuj!

Viktor PAJUK, CXD (k volontula peranto),

POR RET-UZANTOJ

La 13-an de marto, 2006 unu el la gravaj auxstriaj naciaj tutlandaj taggazetoj eldonataj en Vieno Der Standard en sia retejo lancxis enketon-opinisondadon “Kiu lingvo por Euxropo?” La gazeto estas eldonata en 104000 ekz. Vocxdonoj cxefe dank’ al diverslandaj e-istoj tre rapide evoluis favore al E-to k por 01.04.2006 situacio estas jena:

1. por E-to - 3044 vocxoj aux 52,6%.

2. por germana - 1018 vocxoj 17,6%.

3. por angla - 901 vocxoj 15,6%.

4. por franca - 407 vocxoj 7%.

5. por gepatraj lingvoj (kiel nun) - 259 vocxoj 4,5%.

6. por aliaj lingvoj - 87 vocxoj 1,5%.

7. por hispana - 72 vocxoj 1,2%.

Enketo ne havis limdaton. Pri tiu vocxdonebleco estis informitaj aliaj e-istoj, kiuj ne eniras retlistojn, k nee-istaj amikoj k konatoj. Tiu-cxi enketo k vocxdonrezulto sendube havas tre grandan informan signifon k influon. Gravas ankaux tio, ke nun Auxstrio estas prezidanta lando en Euxropa Unio. Eblis ne nur vocxdoni, sed ankaux meti viajn komentojn k opiniojn (prefere en la germana, sed eblas ankau en aliaj lingvoj).

Inf. Povilas JEGOROVAS, Litovio.

En UEA.ORG estas alirebla katalogo de artikoloj el E-periodajxoj. Momente en gxi estas 3895 enskriboj pri artikoloj en 74 E-periodajxoj por pluraj jardekoj de la pasinta jarcento. La katalogo estas farita surbaze de la plurjara registra laboro, iniciatita de norvega e-isto Tom Arbo Hoeg, helpata de aliaj membroj de Norvega E-Ligo. La rekta ligo al la katalogo estas Pli mallonga k pli facile memorebla adreso estas esperanto.net/artikoloj

ANONCTABULO

Karaj samideanoj! Mi petas sendi al mi la informojn pri Via instru-metodika agado dum la 2005 jaro laux adreso: Nina Daniljuk, pr. Sobornosti, 32-108, Lucjk-26, UA-43026.

Krakovaj liceanoj eldonantaj gazeton en k pri E-to petas kunlaboron de eksterlanda desegnisto. Ni estos dankaj al vi pro kontakto kun la lernantino Aleksandra Traczyk.

Ni estas grupo de ortodoksaj kristanoj-e-istoj. Antaux nelonge ni fondis retan dissendoliston, kiu devas esti ligilo de ortodoksaj kristanoj de tutmondo. Ni scias, ke en via lando povas esti homoj, kiuj volus partopreni en la listo. La retejo de dissendolisto:http://groups.yahoo.com/group/kristana-ortodoksa-rondo-esperantista. Por subskribi la liston necesas sendi malplenan mesagxon al jena adreso: kristana-ortodoksa-rondo-esperantista-subscribe_@_yahoogroups.com

Al cxiuj, kiuj konas k remembas Olga-n Bauer-n (Skobejeva), sxi transdonas saluton. Nun sxi logxas en Kercxj. Sxia kontakta telefonnumero estas 8-050-286-59-31(UMS).

Inf. Svetlana FEDOTOVA.

HELIANTPAROLO:

Karaj legantoj, mi tre gxojas vidi, ke inter vi estas tre diligentaj personoj rilate al abono de la informilo. Nur por iu momento vi ne ricevis la H-on, tuj sendas la kovertojn, eble pensante, ke viaj kovertoj jam elcxerpigxis. Kaj kelkaj personoj vere estus gajnintoj de iu subtena premio, se paroli pri la nombro de iliaj kovertoj en mia tablo-kesto. Jen por gxustigi la bildon kiu k dum kiu tempo plu ricevos H-on mi raportas:

Unuavice mi nomas la honorajn dumvivajn membrojn de UkrEA, kiuj senpage ricevas la H-on: V.Pajuk, Eux.Kovtonjuk, S. Pogorelaja, V.Hordijenko k de cxi-jaro gratulu I.Drul kun dumviva membreco!

Gajninto estas V.Taranjuk - 21 kovertoj,

po 20: N.Starodubcev, V.Hrihorenko,

po 17: V.Zujev, S.Vajnblat,

po 15: V.Hakalenko, T.Popova, L.Orajevsjka,

po 14: D.Stepanov, M.Skurtul, Ju.Rijxenko,

po 13: V.Bazarnij, V.Turecjkij, M.Dmitrijev,

po 10: N.Melnikov, L.Solomko, Ju.Lupicjkij,

po 9: K.Jakimova, V. Hxodin, V.Volosxcxuk,

po 8: M.Stasjuk, A.Strjxelecjkij,

po 7: A.Gxelabin, D.Cibulevsjkij, K.Rojenko,

po 6: N.Bikov, G.Berezin, S.Dudcxenko,

po 4: I.Bojko, T.Cxumak, L.Sokolsjka,

po 3: L.Velikaja, S.Rjabova,

po 1: V.Pacjurko, A.Krasuckij, Je.Zajdman.

cxiuj aliaj sendu kovertojn (aux neuzitajn PM je la sumo 7 HRN) al

sincere via Helianto.

La numero estas finkompilita 10.05.2006.

Pri la enhavo de la leteroj k artikoloj respon-decas la auxtoroj mem. La redaktoro havas la rajton plimalgrandigi la materialojn.

Por urgxa kontakto la telefono: (03322) 54164, Interreta adreso: niko_helianto_@_yahoo.com.