Agado de la fonduso
Eldonagado de la fonduso:
Estas publikitaj pluraj artikoloj en ukrainia gazetaro, verkaroj de V.Erosenko “Fabeloj kaj legendoj”, eldonitaj en ukraina lingvo kaj Esperanto...

Fonduso
Cxefaj celoj de la fonduso estas realigo de bonfara agado dedicxita al unuigo de intelektaj kaj financaj rimedoj por evoluigi clerigon, kulturon, arton, lingvon Esperanto, uzo de atingoj de scienco kaj tekniko je interesoj de socio, junularo...

ÅÑÏÅÐÀÍÒÎ

Ìîâà åñïåðàíòî áóëà ñòâîðåíà â 1887 ðîö³ âàðøàâñüêèì ë³êàðåì-îêóë³ñòîì, ºâðåºì Ëþäâèêîì Ýëèýçåðîì Çàìåíãîôîì, ÷èé ïñåâäîí³ì Åñïåðàíòî (ñëîâî esperanto íà ìîâ³ åñïåðàíòî îçíà÷ຠòîé, ùî 'ñïîä³âàºòüñÿ') ñòàâ íàçâîþ ìîâè.

Helianto 2008 02


HELIANTO
Organo de Ukrainia Esperanto-Asocio
februaro N2 (123) 2008

POSTA ADRESO: p.k.26, LUCJK-18, UA-43018, UKRAINIO
Retadreso: niko_helianto_@_yahoo.com

UkrEA-PREZIDIO INFORMAS
Prezidio memorigas, ke por esti konsiderataj kiel personoj, kiuj apartenas al membreca kategorio B k C en UkrEA ukrainiaj e-istoj rekotizu gis la 1-a de marto de 2008-a jaro. Leteroj kun kotiztabelo-2008 fine de decembro 2007 estis senditaj al ciuj E-kolektivoj k individuloj (sendepende de tio, cu ili rekotizis por 2007-a jaro au ne rekotizis). Ankau gi estis publikita en decembra-2007 numero de Helianto. Tiuj, kiuj ne rekotizos gis la limdato, por 2008-a jaro ne estos konsiderata aligita membro de UEA, car prezidio de UkrEA ne sukcesos pripagi iliajn jarajn kotizojn al UEA-CO.
UkrEA-prezidio daurigas la laboron pri refresigo de personaj donitajoj de ukrainiaj e-istoj. Prezidio petis ciujn e-istojn laueble urge, sed ne pli malfrue ol gis la 1-a de marto 2008, sendi personajn donitajojn (por ciuj membroj de la
kolektivoj k individuloj el la regionoj). Ni devas atentigi, ke la donitajoj estas bezonataj por laboro de UkrEA-prezidio. Bv. ne prokrasti k urge sendi petitajn donitajojn.
Semen Vajnblat, prezidanto de UkrEA.

Pri eventualaj organizaj unuoj de la Asocio
Lastatempe certaj membroj de la Asocio lancis au esprimis deziron krei diversajn unuigojn k petis registri tiujn kiel organizaj unuoj de la Asocio. UkrEA-prezidio antauvidas, ke samaj intencoj povas aperi ankau estonte. Por ordigi la aferon pri tiuj eventualaj unuigoj prezidio decidis publikigi klarigojn pri ordo k regulojn por arango de petoj pri kreo de organizaj unuoj enkadre de la Asocio.
Lau la Statuto en nuntempa strukturo de la Asocio ni havas nur komisionojn. Ajnaj organizaj unuoj nun ricevu statuson de komisionoj. Tio estas farite por ordigi demandojn pri statuso de ciuj organizaj unuoj de la Asocio k forigi el la strukturo ajnajn “nebulajn” kreajojn, kies statuson ne eblas difini. Ni povas havi diversdirektajn organizajn unuojn, nomi ilin laubonvole (ekz. kiel “ULEI” k.s.), taskigi ilin pri ajna bezonata por la Asocio tasko.
Sed, por eviti miskomprenojn k problemojn, prezidio postulas de eventualaj komisiongvidantoj skribi t.n. internajn regularojn pri iliaj komisionoj. La regularoj nepre enhavu paragrafojn, kiuj difinas demandojn pri:
1. plena k kurta nomoj de la komisiono;
2. organo, kiu kreis la komisionon;
3. celoj, taskoj de la komisiono k metodoj por ilia plenumo;
4. membreco en la komisiono (kiun oni konsideru membro de la komisiono), rajtoj k devoj de la membroj, ordo de la enmembrigo k elmembrigo;
5. gvidorgano de la komisiono;
6. subigo al la Asociaj gvidorganoj.
La interna regularo ankau enhavu paragrafojn bezonatajn por sukcesa funkciado de la komisiono.
Antau decidoj de la demandoj pri registro de komisionoj la regularoj nepre anticipe pasigu aprobon de prezidio de la Asocio.
Krom priskribitaj internaj regularoj eventualaj komisiongvidantoj nepre transdonu al la prezidio:
1. plenan liston (kun personaj donitajoj) de la komisiono por momento de gia registro;
2. plenan liston de gvidantaro de la komisiono por momento de gia registro;
3. kontaktajn eblecojn de ciuj membroj de la komisiona gvidantaro;
4. plenforman protokolon de la kunveno, dum kiu estis kreita la komisiono.
Nur plenumo de ciuj tiuj kondicoj ebligos registron k ekziston de ajna komisiono enkadre de la Asocio.
Semen Vajnblat, prezidanto de UkrEA.

GUSTIGOJ DE KRK
1. En Helianto #120-121 (decembro 2007) estis skribita nekorekta informo de M.Lineckij en la artikolo pri la XV-a UkrEA-Kongreso. Li skribis, ke li fondis Interkluban Ligon de Ukrainiaj E-tistoj-Aktivuloj (ILUEA) k kvazau “ILUEA funkcias enkadre de UkrEA kiel asociita membro (same kiel ciuj E-kluboj). Do pri la skismo ec ne temu!!!”
Kiel gvidanto de UkrEA-KRK mi oficiale informas e-istaron de Ukrainio:
enkadre de UkrEA kiel asociita membro au en ajna alia formo ILUEA NE ekzistas;
Kiel Vi scias lau nova redakcio de UkrEA-Statuto asociita membreco generale ne estas antauvidita.
2. En la sama eldonajo N.Daniljuk en sia artikolo “Aktivuloj raportas” skribis kvazau okazis “kunveno de E-aktivuloj en Kijivo, la 3-an de novembro de 2007 j”. Versajne, si ne volis skribi negustajon, simple si eble ne sciis, ke en tiu tago NE okazis iu kunveno de E-aktivuloj en Kijivo k ne povis okazi. En realo okazis nur kunveno de kijivanoj-membroj de ULEI, kiun gvidis si. Ceestis ankau aliaj personoj. Nenio alia okazis, car la kunvenintoj rifuzis subteni la proponon de ceestinta M. Lineckij okazigi kunvenon de aktivuloj antau au post la ULEI-kunveno, k post nelonga priparolo de instru-demandoj ciuj disiris.
Svitlana Pogorelaja, UkrEA-KRK gvidanto.

DE AGO AL AGADO
Bonfara Fonduso festas jubileon

La 9-an de februaro Bonfara fonduso nome de Vasil Erosenko “Espero”, kies prezidanto estas Eugeno Kovtonjuk k direktoro estas Vjaceslav Taranjuk, celebras sian jaran jubileon. La fonduso celas antau cio konigi al ukrainianoj verkaron de fama blinda e-isto, popularigi E-ton. Ukrainiaj e-tistoj bone scias pri granda laboro de la fonduso dedicita al elstara ukrainia e-isto Vasil Erosenko, al ukrainia k tutmonda E-movado. Temas pri pluraj artikoloj en ukrainia gazetaro, verkaroj de V. Erosenko eldonitaj en ukraina lingvo k E-to, far la fonduso estas finpretigitaj du libroj, kiuj baldau aperos: 1000-paga E-ta-Ukraina vortaro k “Fabeloj k legendoj de Vasil Erosenko” (e-lingve), jam eldonitaj kvin postmarkoj kun diverstemaj E-kuponoj (pentristo Niko Volosin), koverto okaze de E-jubileo (pentristino V. Mefodenko), kolekcia moner-signo dedicita al V. Erosenko k la 92-a Universala Kongreso de E-to (Jokohamo, Japanio).
La fonduso komencis grandan esplorllaboron pri l’personeco de V. Erosenko, liaj vivo k verkoj. Oni jam havas kelkajn gravajn dokumentojn. La fondus-prezidanto Eugeno Kovtonjuk, kiu partoprenis 92-an UK-on, alportis el Japanio raran libron de Takasugi Iciro “La blinda poeto Erosenko” (entute konservigis nur tri giaj ekzempleroj). Estas sercata homo, kiu povus eljapanigi gin.
Ce la fonduso estis kolektita E-biblioteko, kiu nombras 400 librojn k 350 ekzemplerojn de diversaj E-periodajoj. Kiun povas uzi membroj de la fonduso, instruistoj de E-kursoj, scienculoj, E-esploristoj k ciuj, kiuj interesigas pri la internacia lingvo, sed dume ne estas e-istoj.
Fama ukraina skulptisto Roman cajkovskij laboras super la fondus-mendita bronza bareliefo de V. Erosenko. Unu el tiuj estos instalita en Kijivo (versajne ce la ejo en kiu situas la fonduso), la dua estas planata por la unua en mondo subakva aleo de E-to en Nigra Maro apud Tarhankut.
Helpe de la fonduso en la jaro 2007 studentino A. Melnicenko (nee-istino) verkis magistran tezon pri Erosenko.
Inter homoj, kiuj jam vizitis la fonduson, estas fama germana e-isto Ulrich Lins (la autoro de la vaste konata libro “La dangera lingvo” k funkciulo de la Europa Parlamento e-isto Paulo Branko.
UkrEA-prezidio sincere gratulas la fonduson k giajn kunlaborantojn okaze de la datreveno, deziras plurajn sukcesojn k atingojn en ilia nobla agado. Prezidio ankau esperas je subteno en la laboro k helpo flanke de ciuj ukrainiaj e-istoj.
La fonduso invitas al kunlaboro ciujn, kiuj interesigas pri nia fama e-isto Vasil Erosenko k pretas kontribui al studoj pri liaj vivo k verkoj.
La kontaktadreso: a.k. 165, Kijivo-1, UA-01001, Ukrainio.
PoCoPo.

LICEISTOJ KONATIGAS KUN E-TO
21.01.08 okazis plezura renkontigo kun 9-10-klasanoj de unu el la plej elitaj kijivaj liceoj - “Kijivo-Pecerska liceo “Lidero”. Fine de somero ni havis bonan interkontakton kun direktoro de la liceo, kiu estas nepo de fama rusia e-isto V. Devjatnin. Li montris ardan interesigon pri agado de sia avo k al E-to generale. Bedaurinde, pro personaj kauzoj li tiam ne sukcesis daurigi la temon, sed antau kelkaj tagoj, uzinte kauzon priparoli nian proponon viziti Francion k Germanion ci-printempe, estis telefonvoko el la liceo kun propono organizi la renkontigon kun altklasanoj (de lingva k jura klasoj).
La renkontigo pasis tre vigle k interese. Gelernantoj mem preparis prelegeton pri E-to (ial dulingve - en la ukraina k en la angla), uzante modernan interaktivan komputil-tabulon, post kio M. Lineckij k mi proksimume dum 2 horoj rakontis pri E-to k respondis la demandojn.
Kiel ciam, estis organizita libro-ekspozicio kun diversdirektaj E-libroj k KD-oj, kiu vokis viglan interesigon de la auskultantoj. Grupo de la gelernantoj restis post la renkontigo k petis nin organizi E-rondeton en la liceo. Interese, ke tre favore al E-to estis agordita instruistino de la angla, kies lernantoj preparis la prelegeton. Si ec ekflamis lerni E-ton, nur bedauris pri ciama tempomanko...
Ni planas viziti “Lider”-on ankoraufoje, car ankau matematikaj klasoj k anoj de klubo de internaciaj rilatoj volus konatigi kun E-to pli proksime.
Eugenia Slovacevskaja, Kijivo.

LINS DONACIS TREZORON
La klubo KARE akceptis kiel donacon de Marko Lins, kiu nun laboras en Kijivo (en germana ambasadejo), veran trezorajon - 11 librojn el serio “Iam kompletigota plena verkaro de L.L.Zamenhof” (eldonejo “Ludovikito”, Japanio) k grandan vitrokovran portreton de Zamenhof. Se iu volos legi la librojn - turnu vin al ni.
Eugenia Slovacevskaja, Kijivo.

Malforgesebla Ago-semajno
La Ago-Semajno okazis je 27.12.07 - 02.01.08. en urbo Malbork en nordo de Pollando, ceforganizanto - E-klubo “Varsovia Vento”.
Gi komencigis tre subite en Varsovia staci-domo, kie sen interkonsento renkontigis multaj e-istoj. Kaj ciu trafis en la saman trajnon, kiu veturigis nin al Malbork. Vagon-najbaroj komencis rememori junecon, kiam ili ankau lernis E-ton...
Malbork estas malgranda urbeto kun granda odoracanta sukeruzino. En alia parto de la urbo - kie aero estas tute fresa - situas la plej granda mezepoka brika fortikajo en Europo. Perdigi tie estas facila afero k tio vere okazis... Krome, estis ekskursoj al urboj Gdansk k Pelpin, kie ni gojis pro nekredeble bela gotika arkitekturo.
Kelkfoje ni veturis al herbejoj, kie oni faris lignofajrojn k simple disdonis bastonojn k kolbasetojn por rosti ilin sur la fajro. Mi neniam forgesos mian preskau nigran kolbaseton. Same neniam mi forgesos amikojn el Senegalio, en fajrolumo ludantaj verajn afrikajn tamburojn k kantantaj verajn afrikajn kantojn. Neniam forgesos mi Irek-on nian “grandan cefon”, cef-organizanton de AS, kiel li tiam dancis k kantis ion kun botelo da biero en la mano. Neniam mi forgesos nian amasejon - klascambron kun tabulo k kreto por skribi, k kantadon de pola popola kanto “Hej, sokoly!” ciunokte en apuda ejo. Kaj... Vere, estas malforgesebla semajno.
Kulturlingva festivalo estis amuza: belaj kantoj diverslingvaj, tagmango sur la stuparo, dancoj...
Novjara festo? Mia amikino diras: “E-novjaro estas, kiam ciu brakumas k gratulas iun-ajn”.
Preskau perfekta estas tia E-etoso. Vi simple spertas komprenon inter tre diversaj homoj. Komprenemon k pretecon doni helpantan manon. Abdula el Senegalio skribis al mi afrikan popolan kanton kun traduko en E-to, kiun li kantis dum la AS: “Nia mondo estas, kiel taso da akvo, kiu trinkas, donu al alia por trinki. Panjo, diru al la filo, ke estu paco!”.
P.S: Koran dankon al la organizantoj, estraro de Malbork, kiuj helpis okazigi la AS, k al malborkaj infanoj, kiuj venis kanti k danci por ni.
Natala Pendjur.
El Junaj koroj #4, januaro 2008.

NI FUNEBRAS
Jurij PETUHOV
el Lucjk estis e-isto lau sia larga animo. De infaneco li eksatis kanti. Li kantis dum studado en mara liceo, k kiam militservis kiel raketisto, sed nur post pensiigo li plene ekokupigis pri satata metio k gitarludo. Jam havis grandan repertuaron: proks. 2 200 (!) kantoj en diversaj stiloj. S-ro Jurij estis laureato de la festivalo de autora kanto (Kijivo, 1998), poste konatigis kun Bahai-kredo k vere trovis sin en ci-tiu religio k movado. Oftaj Bahai-festivaloj, vojagoj tra la multaj landoj, koncertoj, permesis al muzikisto ricevi neforgeseblajn travivajojn. Li kantis je 26 lingvoj k certe per E-to. Jurij ne estis esenca e-isto, tamen emis lerni gin. Li partoprenis la 10-an Internacian festivalon de E-kanto “Velura Sezono”, kie konkuris kun Jomo k venkis junan poligloton lau nombro de la kantoj en diversaj lingvoj.
Eksa deputito de Lucjka urbodomo, kantisto de la horo de militveteranoj, honora membro de LuEK “Arbara kanto”, li estis aktiva partoprenanto de diversaj klubarangoj. 68-jaraga samideano Jurij ciam estis animo de la kunsidoj, tamen cefan plezuron li ofte donacis al siaj 13 genepoj k unu pranepino, kiam plenumis por ili familikoncertojn.
Samideanoj el Lucjka EK “Arbara kanto”, Bahai-samkredanoj, redaktoro de Helianto kondolencas al la vidvino k la familianoj de s-ro Jurij, forpasinta komence de 2008.

ANONCO
TABELO de PREPOZICIOJ

Eldonejo Helianto proponas la Tabelon de prepozicioj en bildformo “homo kun barelo”, formato A-4, en la ukraina, rusa au prepari en alia lingvo. Kosto de 1 ekz. - 1.00 UAH.

ONI NIN INVITAS
Europa Festivalo de Studenta Kulturo KULTURALIA-2008 Bydgoszcz 5 - 11-an de majo de 2008 jaro, Pollando.

Celo de tiu iniciato estas promocio de polaj urboj k regionoj, integrigo de akademiaj centroj en la tuta mondo k apogo por iniciatoj k talentoj de junaj homoj. Kadre de la Festivalo ciutage, en universitataj cefsalonoj de altlernejoj en Bydgoszcz k Torun okazos seminarioj k trejnadoj kun invititaj gastoj, elstaraj reprezentantoj de kulturo k arto. Studentoj partoprenos ankau en organizitaj de altlernejoj kulturaj trarigardoj el sube menciitaj fakoj.
La larga programo de nia Festivalo havas karakteron generaldisvolvan. Alvenitaj gastoj povos partopreni en diversaj fakoj, largigi scion per partopreno en prelegoj k prezentadoj. Estas tio neripetebla sanco prezenti siajn k de sia stato au regiono atingoj antau internacia publiko. Eblos interesangi spertojn k gui tempon en amika atmosfero.
Dum la KULTURALIA-2008 funkcios du muzikaj scenejoj k studenta urbeto. Ni estas malfermitaj por ciu aldona propono promocii vian urbon, regionon k staton dum la Europa Festivalo de Studenta Kulturo KULTURALIA-2008. Ni invitas artistojn de jenaj fakoj: muziko, filmo, teatro, danco, kabaredo, grafiko, fotografiko, poezio k prozo. La premio por gajnintoj estas monsumo -500 euroj. ciuj akceptitaj artistoj havos certigitan senpagan logadon (7 tranoktoj en studentaj domoj) k mangadon (3 mangoj po tage). Vojagkostojn ciuj pagas mem.
Eblas ankau aligi por partopreni la Festivalon, kio kostas 200 euro kun la samaj 7 tranoktoj k mangoj. Post ricevo de la pago vi ricevos konfirmilon k invitilon, se vi bezonas la polan vizon.
rete: stud_@_esperanto-turismo.org Tel/fakso 48-52/346-11-51.
La studentaj ensembloj povas veni kun E- tradukisto, kiun oni ankau akceptos senpage.
Pliajn informojn en E-to ce la Centro k en la pola au la angla lingvoj ce la organizantoj de la Festivalo: Komitet Organizacyjny Kulturalia-2008, ul. Kujawska 2/3, PL-85-031 Bydgoszcz; Polska.
info_@_kulturalia.eu, www.kulturalia.eu
Bartosz Halama, prezidanto de la Organiza Komitato KULTURALIA-2008.

POR RET-UZANTOJ
Vi havas potencan fonton de fresa informo pri esperanta vivo en Kijivo, nia lando k monde - retbulteno “Kunlabore” legeblas lau la adreso www.kunlabore.h.com.ua

KONFERENCO
Partopreni la Internacian konferencon “Interagado de etnaj k planitaj lingvoj en la kunteksto de la Europa integrigo”, kiu okazos la 10 - 12-an de aprilo de 2008 jaro en Volinia Nacia Universitato nome de Lesja Ukrainka, Lucjk.
Alveno al la konferenco - la 9-an de aprilo.
La 10-a de aprilo:
registrado (la ejo N8, str. Vinnicenka, 30-a) ek de la 9:00;
la I-a plenara kunsido (la ejo N8, la auditorio N1) 10:00 -13:00;
la tagmango 13:00 - 14:00;
la II-a plenara kunsido (la sama ejo) 14:00 -17:00;
la ekskurso al la muzeo de Lesja Ukrainka en VNU 17:00 - 18:00;
la koncerto 18:00 - 19:00;
la vespermango 19:00 - 21:00.
La 11-a de aprilo:
la sekciaj kunsidoj (la ejo N8, str. Vinnicenka, 30-a) 10:00 - 13:00;
la tagmango 13:00 - 14:00;
ronda tablo “Etnaj stereotipoj en internacia k interpopola komunikado” 14:00 - 16:00 (la biblioteko de VNU, str.Vinnicenka, 30-a);
la ekskurso en la biblioteko de VNU 16:00 - 16:40;
la ekskurso en la Volinia muzeo de ikonoj 17:00 - 18:00;
la ekskurso en la antikva urbo k kastelo 18:00 - 19:00;
la vespermango 19:00 - 21:00.
La 12-a de aprilo:
la fina plenara kunsido (la ejo N8, la auditorio N1) 9:00 – 10:00;
la ekskurso al la muzeo-bieno de Lesja Ukrainka en la vilago Kolodjajne 10:00 - 16:00;
forveturo ek de la 16:00.
Al la VNU necesas veturi de la fervoja staci-domo per la trolebusoj N4, 10 au per la buseto N2; de la busa stacidomo per la trolebuso N5 au per la busetoj N28, 17-a gis la haltejo “Universitato”.
Ni petas vin anticipe informi pri via alveno k bezono de la logloko (logado en la resaniga centro de VNU kostas 40 - 50 hrn; 1-lita cambro en la hotelo kostas 120 - 200 hrn, 2-lita - 130 - 300 hrn). La vojagon, logadon k mangadon la parto-prenantoj pripagos proprakoste.
Ni tre gojos vidi vin!
J. V. Hromik, la dekano de filologia fakultato de VNU.

La numero estas finkompilita 28.02.2008. Pri la enhavo de la leteroj k artikoloj respon-decas la autoroj mem. La redaktoro havas la rajton plimalgrandigi la materialojn. Por urga kontakto la telefono: (03322) 54164, Interreta adreso: niko_helianto_@_yahoo.com

©® Redaktado, komputillaboroj, realigo: Niko Volosin. Lucjk. 2008.