Agado de la fonduso
Eldonagado de la fonduso:
Estas publikitaj pluraj artikoloj en ukrainia gazetaro, verkaroj de V.Erosenko “Fabeloj kaj legendoj”, eldonitaj en ukraina lingvo kaj Esperanto...

Fonduso
Cxefaj celoj de la fonduso estas realigo de bonfara agado dedicxita al unuigo de intelektaj kaj financaj rimedoj por evoluigi clerigon, kulturon, arton, lingvon Esperanto, uzo de atingoj de scienco kaj tekniko je interesoj de socio, junularo...

ÅÑÏÅÐÀÍÒÎ

Ìîâà åñïåðàíòî áóëà ñòâîðåíà â 1887 ðîö³ âàðøàâñüêèì ë³êàðåì-îêóë³ñòîì, ºâðåºì Ëþäâèêîì Ýëèýçåðîì Çàìåíãîôîì, ÷èé ïñåâäîí³ì Åñïåðàíòî (ñëîâî esperanto íà ìîâ³ åñïåðàíòî îçíà÷ຠòîé, ùî 'ñïîä³âàºòüñÿ') ñòàâ íàçâîþ ìîâè.

Helianto 2004 03


HELIANTO
marto N3 (98) 2004

Organo de Ukrainia Esperanto-Asocio
UA-43018, UKRAINIO, LUCJK-18, p.k.26
(Retversio)


DE AGO AL AGADO
Jam estas finregistrita KD “Ukrainaj kantoj-1”! La disko estas iniciita de Societo por subteno k defendo de ukraina kulturo “Espero” k ties gvidanto M. Lineckij. En la registrado (en profesia studio) partoprenis N. Ivanova, O. Mirgorodskaja, M. SXabala k M. Lineckij. La disko enhavas 20 ukrainajn popolajn kantojn k dauxras cxirkaux 50 min. Planatas jam estas finfarita poligrafio, multobligo ktp. La prezo (por ukrainianoj) estas 15 hrn, kiujn eblos sendi al Mikaelo Lineckij, p.k.91, Kijiv-201, 04201. Aldonu koston de la sendo. Jam estas kompilata listo de kantoj por KD “Ukrainaj kantoj-2”, kiun ni komencos registri marte. Kiu pretas fari tradukon de kelkaj ankoraux ne tradukitaj ukrainaj kantoj?

La biblioteko de UkrEA pliricxigxis je du KD, ricevitaj el Japanio. La donacinto petis disvastigi la alvokon. Estimataj gee-istoj, ni donacas cxi du KD, kiuj enhavas 1652 fotojn pri E-to. La plej multo estas la bildo de E-libroj, sed la unua 160 estas la materialo por enkonduka kurso pri E-to. Oni povus preferi kelkajn el tiuj 160 bildoj, laux sia celo, por konstrui novan serion. Ni deziras konstrui la virtualan muzeon sur komputilo per PEDA (Projekto por E-Digxita Arkivo). Tiuj du KD estas nur ekzemploj de estonta digxita muzeo de E-to. Por montri libron, nur la foto de la kovrilo estus ne suficxa, cxar oni ne povos supozi cxu la libro estus novelo, poemaro aux karikaturaro. Tial oni bezonas ne nur la fotojn de kovrilo, sed ankaux pagxo de detalo pri eldono (eldonejo, dato, versio ktp.), enhavo-tabelo, la unua pagxo (ekskluzive antauxparolon aux enkondukon), kiu montras realan karakterizan tipan enhavon, ilustrita pagxo (precipe infanlibro aux fotaro), lasta pagxo por montri dikecon, foto de auxtoro. Ni volas disvastigi cxi movadon de PEDA al cxiuj E-landaj asocioj por kreigi siajn muzeojn virtualajn pri E-libroj, kiuj estis eldonitaj en sia lando. Ni bonvenigos cxiujn pri la PEDA.
D-ro KOBAYASHI Tsukasa, Centra oficejo de PEDA, Ohizumi-machi 2-55-8 Nerimaku, TOKIO, Japanio 178-0062. Tel. k fakso:+81-3-3922-7856, retadreso: YFA17460_@_nifty.com


REJo-3
Kara soifantoj pri senpera interkomunikado, speciale por via atento estas la proponata aligxilo por REJo-3. Per sia veno vi povas grave kontribui al cxeftemo de la arangxo - “ESPERANTO -KULTURPERANTO”. Estu vi ambasadoroj de viaj landoj k kulturoj! Ne timigu vin la litero “J” en nomo de la renkontigxo- junulara. Akceptititaj estos cxiuj, kiuj sentas sin juna!
ALIGXILO por REJo-3 Kijivo, 2.07-8.07.2004
1. Familia nomo (plene) ___
2. Naskigxdato ___
3. Sekso: ulo/ino (substreku)
4. Adreso ___
5. Tel. ___ 6. Fakso ___ 7. @-adreso ___
8. Mi bezonas la invitilon por eniri Ukrainion jes/ne
9. La pasportnumero ___
10. Vegetarano: jes/ne 11. Jaro de e-istigxo ___
12. Logxkategorio: 2-3-lita, “Amasejo”(nur por kategorio “C”)
13. Kontribuo, propono(j) por la programo: ___
14. Dato de la plenigo ___
15. Mi promesas subigxi al la tendara tagordo.
La plenigitan aligxilon bonvolu sendi al: rejo_@_ukr.net aux al poSXta adreso de OK: Mikaelo Lineckij (REJo-3), p.k.91, Kijiv-201, UA-04201, Ukrainio. La detalojn vidu en www. espero.kiev.ua -Arangxoj - REJo-3
ESTAS INTERESE
LA 16-LECIONA E-KURSO k NE NUR...
La pagxaro kun la 16-leciona E-kurso estas ruslingva. Por la novaj listanoj, kiuj ne vidis tiun pagxaron, mi memorigos: http://kondoro.narod. ru/esper/index.htm SXajnas, cxi tiun pagxaron prizorgas rusiano Nikolaj Grisxin. Eble li estas la auxtoro de la menciita E-kurso.
Renato Corsetti demandas: “Kiaj retaj kursoj ekzistas en Ukrainio?” Al mi sxajnas ke en nia lando dume ne estas reta E-kurso. Vere, la plejmulto da ukrainianoj verSXajne povas facile lerni E-ton pere de la rusa. Certe estus bone se la ret-kurso de E-to ekzistus ankaux en la ukraina lingvo. SXajnas al mi ke nun en Ukrainio estas preparata por eldono la unua ukrainlingva lernolibro de E-to (kutima, papera). Krome, kiel Vi jam scias, antauxnelonge aperis ukrainlingva E-kurso en la nova gazeto Åñïåðàíòî – ä³òÿì (Esperanto por infanoj). Dankon pro tio al M.Lineckij k liaj helpantoj, kunlaborantoj (se ili estas). Estas rimarkinde, ke en la menciita 16-leciona E-kurso estas suficxa kvanto da teknikaj terminoj, cxar la kurso devas helpi al la homoj konatigxi kun la reklamo pri la auxtoj. Do, la kurso celas la praktikan aplikon de E-to.
Interalie, ekzistas tre interesa bone vizitata ruslingva pagxaro de Nikolaj Grisxin Ìèð Ýñïåðàíòî (La mondo de E-to), eble iu ne scias: http://miresperanto.narod.ru Por la ruse parolantaj homoj gxi estas ege interesa. Sed tie estas ioma kvanto da materialoj ankaux en la angla lingvo (necesas premi la butonon “IN ENGLISH”, sur la unua pagxo) k en E-to (necesas premi la butonon “EN ESPERANTO”). Por mi estas agrable ke tie estas mia “Odo al la internacia lingvo E-o”. Eble iu deziras relegi gxin, bonvenon! La poeziemaj homoj povas uzi E-rimaron, kiu estas en la menciita pagxaro. GXin eblas trovi sub la ruslingva titolo “Ðàçíîå” (Diversajxoj).
Hrihorij BEREZIN,


SOMERAJ E-KURSOJ JE LA SUD-NIGRAMARA BORDO (de 1-a de junio gxis 31-a de septembro) E-instruistoj sercxataj. Ne forgesu, ke la prezoj estas simbolaj. Pura akvo, freSXa aero, agrabla suno k interesa naturo, freSXaj purnaturaj fruktoj k legomoj je la simbolaj prezoj! Por moneblaj estos ekskursoj al Turkio k Greklando. Ni bezonos instruistojn, sed ni pagos nur ripozon. Se, estos eksterlandaj vizitontoj povus fari renkontigxon kun bulgaraj komercistoj aux viziti iajn instancojn, fari simpoziumon.
Bulgario, 1000 Sofio, P.K. 497, Lasto NIKOV.
Tel.:(+ 359 2) 983 50 84, 31 88 40, Lasto11_@_yahoo.co.uk, lasto_@_mail.bg
CXU VI JAM LERNAS “ANGXELIK”-on?
Fin-fine! Venis la tempo, de kiam Lucjk cxesas esti ia periferio en la internacialingva kreado. De nun cxiuj prelegantoj pri la historio de I.L. en siaj prelegoj vicon da inventistoj de I.L.-oj: Lejbnic, Njuton... finu per plej fresxa nomo - Bern Mjugler!
La auxtoro de novkreita lingvo posedas cxiujn gravajn trajtojn, necesajn digne lokigi en la vicon de la lingvokreantoj: li junas (kiel samtempe L. Zamenhof), li ne estas lingvisto (same kiel prelato SXlajer). Same kiel aliaj pli agxaj liaj kolegoj, li ne neglektis fremdajn lingvojn, inkluzive E-ton k “hindian”. La lastan ne inkluzivas suficxe freSXdata lingvistika enciklopedio, sed inter scienculoj oftas certa distrigxo. Plej evidente lingvo “hindusa” fripone sin nomis “hindia”...
Tamen por ni nun plej gravas nomo “ANGXELIK” - la lingvistika nov-stelo, levigxinta super Lucjk, kun modesta celo gxisfunde detrui restajxojn de la Babela turo.
Post certaj pristudoj Bern Mjugler ne kontentigxis pri E-to k Volapjuk pro diversaj iliaj mankoj k precipe la inventinto penadas pri la belsoneco de sia lingvo. Iajn ekzemplojn de la belsoneco de la freSXa lingvo ni gustumu: maluaj (floro), luun (tago), ksajmun (vespero), soraoi (amo) k baramunda (auxtomobilo). Vere cxio sonas “krute”! Kaj Volapjuk kun siaj unu-dusilabaj vortetoj postrestis fore. La auxtoro honeste diris al la intervjuito, ke li “ne kalkulis” vokalojn de la lingvo. Sed li, estante la homo juna, sukcesos - ja vivo fakte nur komencigxas.
Iajn pli vastajn ekzemplojn de ANGXELIK mi ne prezentos cxar kompilado de frazoj dume postulas certan penon por la auxtoro. Por kontentigi tro scivoleman jxurnaliston Bern Mjugler tradukis ukrainlingvan frazon el 18 vortoj post 15 minutoj. Sed ni esperu, la afero iom post iom polurigxos... Por estontaj adeptoj de la nova I.L. mi informas pri detalajxo, kiu tre helpos ilin en estonta studado de la lingvo: la signo “punkto” (.) de nun aspektu jene (>). Parkerigu tion cxi, k alio iros plu olee glite...
Pri cxio cxi informis la auxtoro en la intervjuo al lucjka semajn-jxurnalo “Âîëèíñüê³ ãóáåðíñüê³ â³äîìîñò³” N176 de 29.01.04, t.e. du monatojn antaux la unua de aprilo, ja ridi neniam tro frue.
Ihor DRUL, Lucjk.

PROJEKTO NESTO estas ja unu el la grandaj sukcesoj en nia nuna E-movado. Nesto-numero atingis hodiaux la numeron 1000! Tiu numero estas tre simbola k impona por simpla 9-monata projekto. La numeroj de Projekto Nesto estas ja imponaj per si mem: 110 instruistoj, 890 enregistritoj el 48 landoj. La cxefaj partoprenantaj landoj estas montrataj en la aneksita tabelo.
Pliaj statistikoj: 20 diplomitoj en Nesto-KaPe (Kurso de E-o de Carlos Pereira www.kurso. com.br, kiu estas nuntempe tradukita al 23 lingvoj k potenciale oni povas ricevi lernantojn el cxiuj tiaj lingvoj de la kurso. Instrui per KaPe estas facilege k cxiuj instruistoj povas havi 10 - 20 lernantojn samtempe, cxar maksimume oni korektas lecionon en ne pli ol 5 minutoj. Oni nur bezonas, ke la homoj havu komputilon, alireblecon al la jahua instruista-listo k bonvolon por helpi la e-istigon de homoj).
3 diplomitoj en Nesto-Gerda. cxirkaux 60% de la lernantoj estas inter la 1-a k 12-a leciono de KaPe. 10 enregistritoj/tage. Mirinda k profitdona etoso en la listo Nesto-instruo inter 110 membroj (por nesto-instruistoj). Projekto Nesto festas! Ni cxiuj tre fiere vidas, ke la vojo por fabriki multajn e-istojn estas tra la reto. Certe Projekto Nesto helpos SXangxi la profilon de E-movado en la partoprenantaj landoj en la proksimaj jaroj. La lernantoj estas altkvalitaj k tre inteligentaj junagxuloj, kiuj interretumas k tuj volas partopreni la virtualan E-vivon. Nia grava klopodo estas e-istigi ilin. Ni funde sulkas nian grundon.
Adonis SALIBA


La 23-an de januaro, 2004 en Vilnius okazis kunsido de la sxtata komisiono pri eldonado de posxtmarkoj k aliaj filatelajxoj. Krom aliaj aferoj gxi traktis ankaux skriban proponon de Litova E-Asocio pri eldono de PM-oj lige kun venanta UK en Vilnius en 2005. La decido de la komisiono estis enigi proponon de LEA en eldonplanon de filatelajxoj por 2005. LEA proponis eldoni ne nur PM-on pri UK en Vilnius, sed ankaux multajn aliajn filatelajxojn (ekz. kolekton de PM, specialan koverton, specialan poSXtkarton, specialan aerogramon, stampilojn de la unua tago k.a.). Definitiva decido pri la konkreta kvanto de filatelajxoj, eldonotaj lige kun UK en 2005 estos akceptita fine de marto cxi-jare. Necesas atentigi, ke en Litovio kutime estas eldonataj nur 25 novaj PM jare.
Povilas JEGOROVAS, Litovio.


SALUTON SPORTEMULOJ! Mi povas fiere iom prezenti agadon de FEJO - Finnlanda E-Junulara Organizo. Dum cxiuj niaj renkontigxoj estis sporta ludo. Ni jam ludis multajn diversajn sportludojn de futbalo al pli naciaj sportartoj. Dum la kunveno - “Vintra Sporttago 2004” - ni ludis glacibandion. Krom sporto ni havos kunvenon, muzikon, festumadon, sauxnumadon, lingvoludojn k gxeneralan amuzigxon. Mi konsentas, ke sporto gravas por la homa sano, k pensas ke gxi apartenas al cxiuj. Do mia propono estas ke ni ne iru al sportistoj sed faru mem! En cxiu e-klubo estas suficxe da homoj, kiuj povas organizi matcxeton inter e-istoj. Eble E-tio neniam gajnos medalojn en la Olimpikaj Ludoj, sed gxi povas nun agi por pli sana k amuza vivo de homoj. Boneco senutilas, gravas partopreno. Plie, cxu vi povas rakonti pri la klopodoj por “E-to k Sporto” en via urbo?
Piecxjo/FEJO, Finnlando.


Inter la 8-a k 15-a de majo 2004 okazos en urbo Sopron la 56-a IFEF (fervojista) kongreso. Estas interese, ke la kongreson komune arangxas la auxstraj k hungaraj gekolegoj. Dum la Kongreso funkcios speciala porokaza radioamatora stacio kun voksigno HG56VEK k faros eterkontaktojn kun la tuta mondo. Pro la kontakto la diverslandaj radioamatoroj ricevos belan, koloran konfirmkarton. La celo de la radiostacio informi la radioamatorojn de la mondo pri la eventoj de la kongreso k pri E-to.
D-ro Imre FERENCZY (HA1UD).


AULD - KANDIDATO POR NOBEL-PREMIO pri literaturo. La 1-an de februaro en Stokholmo finigxas kandidatiga periodo por akcepto de novaj kandidatoj por Nobelpremio pri literaturo. Kiel en la antauxaj jaroj E-lingva Verkista Asocio ankaux por ‘04 proponis por kandidato por Nobelpremio William Auld. Tio estas la kvina jaro ekde kiam Auld regule farigxas kandidato por Nobelpremio pri literaturo. cxiujare alvenas al Stokholmo cx. 350 kandidatigaj proponoj.
Spomenka SXTIMEC, esperanto_@_zg.tel.hr


En litovlingva bulteno Valstybes zinios (Informoj de la SXtato), kie estas publikigataj cxiuj legxoj, internaciaj kontraktoj k aliaj normaj dokumentoj, antauxnelonge aperis multaj internaciaj normigaj dokumentoj pri doganaj aferoj. Inter ili estas ankaux listo de lingvoj uzeblaj en doganaferoj k iliaj mallongigoj. Interese, ke en tiu-cxi listo de lingvoj estas ankaux E-to k ankoraux kelkaj artefaritaj lingvoj. Sekve, E-to estas agnoskita k povas esti uzata en dogandokumentoj.
Povilas JEGOROVAS, Litovio.


En tiu cxi jaro Internacia E-Muzeo (IEM) festas jubileon: antaux 75 jaroj gxi farigxis parto de la Auxstria Nacia Biblioteko. Estas unika fakto, ke Nacia Biblioteko oficiale vivtenas E-muzeon k E-bibliotekon. Pro tiu subteno IEM farigxis la plej granda plene funkcianta biblioteko por E-to k Interlingvistiko, tute je la servo de e-istoj k lingvistoj. GXia elektronika katalogo (TROVANTO) estas alirebla pere de nia hejmpagxo: www.onb.ac.at/ sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Okaze de tiu jubileo Auxstria Nacia Biblioteko organizos simpozion.
Helga FARUKUOYE, IEM, Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 VIENO. Tel.: 0043/1/ 535 5145.
MALLONGE
En la 7-a numero de l’tutukrainia jxurnalo Kristana Mondo, kiu aperadas en nia lando (ukr- k rus-lingve), k kies redaktejo trovigxas en urbo HXarkiv, en la rubriko “En la spegulo de l’statistiko” aperis artikolo “Biblio estas eldonita en 2355 lingvoj”. En gxi estas menciite pri la E-lingva traduko: “Estas ankaux tri tradukoj de Biblio en E-to k aliaj artefaritaj lingvoj...” Ne tute estas klare pri kiaj “aliaj artefaritaj lingvoj” temas, cxu pri Ido? Tamen estas pozitive, ke oni menciis E-ton koncerne de l’traduko de l’Libro de Libroj.
Inf. Volodimir HXODIN, HXarkiv.

***
En januara numero de la tutlanda porjunulara revuo Artmozaika aperis artikoloj pri E-to. En unu el ili estas proponita SENPAGA instruado de fremdaj lingvoj pere de E-to. Venis 171 petoj pri instruado k sendado de E-lecionoj rete. Al cxiuj estas respondita. Tio estas praktika aplikado de E-to. Estu eltrovemaj, trovu vian kampon de praktika aplikado.

ANONCTABULO
Karaj E-instruantoj!
Dum Aroma Jalto ni volus organizi metodikan seminarion. Eblas prezenti teorian prelegon aux montri praktikan sperton de instruado. Bonvolu sendi viajn proponojn al Nina Daniluk, pr. Sobornosti 32-108, Lucjk, 43026, Ukrainio.

***
Antaux kelkaj jaroj mi sukcesis eldoni mian unuan fakan libron “ILUSTRITA VORTARO PRI HERALDIKO” kun 1005 terminoj en sep lingvoj inkludante E-ton. La libro tauxgas ne nur por e-istoj k havas aldonan tekston de la ruslingva enkonduka parto ankaux en E-to k en la angla lingvo. Tiu libro montras la uzeblecon de E-to en fakaj eldonoj k mem enhavas multajn informojn pri la Lingvo Internacia. Estus bone trovi kelkajn mendantojn por tiu libro en diversaj landoj inter apartaj personoj, kluboj, bibliotekoj ktp.
Nikolaj N. STARODUBCEV, abonkesto 191, Posxtamt, Donecjk, UA-83000, Ukrainio.
Retadreso: Esperanto_@_postoffice.donbass.com

***
Kun cxi-numero estas dissendita nova 3-a LISTO de la LIBROSERVO de UkrEA. En la fresxa listo vi trovos multajn literatur-novajxojn, proponojn el novaj personaj bibliotekoj. Atentu, multaj libroj forestas, cxar estas venditaj. Ne mendu laux malnovaj listoj, uzu fresxan - #3-an!

***
En majo aperos JUBILEA 100-a NUMERO de HELIANTO. Mi atendas gratulojn, donacojn, personajn vizitojn, junulinajn kisojn, viziton de la Prezidento de Ukrainio k aliaj inauxgurajxojn.
Redaktoro de H Niko.
BET-40 INVITAS NIN
Litova E-Asocio invitas Vin partopreni vicajn cxiujarajn somerajn jubileajn tradiciajn la 40-ajn Baltiajn E-Tagojn (BET-40).
Celoj k taskoj: studi problemojn de E-movado, elstarigi nuntempajn cxefajn taskojn de E-agado, interSXangxi sperton pri e-ista laboro, perfektigxi en E-to, enhavoricxe pasigi la tempon.
Loko: malgranda urbeto BirSXtonas (fama kurorta loko), kiu situas 40 km for de Kaunas k 90 km for de Vilnius apud cxefa rivero de Litovio Nemunas. Sanatorio “Versme”, kie logxos k laboros partoprenantoj de la arangxo.
Tempo: la 10-18-an de julio, 2004.

Aligxkotizo: 40 lidoj por e-istoj el ekssovetiaj landoj. Infanoj k gejunuloj gxis 16-jaraj aligxkotizon ne pagas. Lernejanoj k studentoj pagas duonon. (1 euxro egalas al 3,45 lidoj).
Aligxo: plenigu aligxilon k sendu gxin al LEA: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas aligxi telefakse: 370-37-228616 aux rete: litova.ea_@_mail.lt Samtempe pagu aligxkotizon. Stratadreso de LEA: str. L.Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio. Telefono: 370-37-208503.
Logxado: en diversaj sanatorioj (variaj kondicxoj). Pagu same kiel aligxkotizon, dezirinde lauxeble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankaux surloke veninte dum registrado.
Mangxado: en mangxejo de sanatorio “VERSME”. Tri mangxoj tage. Unutaga trifoja mangxado kostos 35 lidojn (cxirkaux 10 euxrojn).
Grave: E-istoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangxo aux/k signife helpos organize, pro logxado k mangxado ne pagos.
Programo: somera universitato, paroligaj k perfektigaj kursoj, literaturaj arangxoj, muzikaj k artaj vesperoj, eventuale pupteatra spektaklo, debatoj pri situacio k problemoj de E-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj k aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj, fakaj k junularaj arangxoj, instruado de kantoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, baza konatigxo kun litova lingvo k kulturo, ekspozicioj, filmoj k lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo k fermo, adiauxa vespero. Enkadre de BET-40 okazos vica Balta E-Forumo.