Eldonagado de la fonduso:
Estas publikitaj pluraj artikoloj en ukrainia gazetaro, verkaroj de V.Erosenko “Fabeloj kaj legendoj”, eldonitaj en ukraina lingvo kaj Esperanto.
Far la fonduso estas finpretigita 1000-paga Esperanto-Ukraina vortaro.
Subvencie de la fonduso en Lucjko estas eldonitaj esperantlingve libroj “Elektajoj de I.Franko” kaj “Proverboj”. Eldoninto – Niko.Volosin, preparinto – V.Pajuk
Ukrposto jam eldonis kvin postmarkoj kun diverstemaj E-kuponoj (pentristo Niko Volosin):
1. Bonfara fonduso nome de Vasil Erosenko “Espero”;
2. Ukrainia Esperanto Asocio;
3. 100-jarigo de unua lernolibro por ukrainoj de Mihajlo Jurkiv;
4. 120 jarigo de Esperanto;
5. 100 jarigo de Universala Esperanto-Asocio.
Estas presitaj tri kovertoj dedicitaj al Esperanto:
1. 120 jarigo de Esperanto (pentristino V.Mefodenko);
2. 100 jarigo de Universala Esperanto-Asocio;
3. Bonfara fonduso nome de Vasil Erosenko “Espero”.
Bildoj sur du lastaj kovertoj estas samaj, kiel en samtemaj postmarkoj.
La fonduso eldonis pitoreskan surmuran dulingvan (Ukraine kaj esperante) fotokalendaron “Perlo de Krimeo Tarhankut”.
Scienc-esplora agado de la fonduso:
La fonduso komencis grandan esplorlaboron pri la persono de V.Erosenko, liaj vivo kaj verkoj, jam posedas kelkajn gravajn dokumentojn.
Ce la fonduso estis kolektita E-biblioteko, kiu nombras 400 librojn kaj cirkau 350 ekzemplerojn de diversaj E-periodajoj (80 titoloj). Gin povas uzi membroj de la fonduso, instruistoj de E-kursoj, scienculoj, E-esplorantoj kaj ciuj, kiuj jam interesigas pri la internacia lingvo, sed dume ne estas esperanistoj.
La fondusa prezidanto Eugeno Kovtonjuk, kiu partoprenis la 92-an UK-on, alportis el Japanio raran libron de Takasugi Iciro “La blinda poeto Erosenko” (entute en mondo konservigis nur tri giaj ekzempleroj).
Helpe de la fonduso en la jaro 2007 studentino Anastasija Melnicenko (neesperantistino) verkis magistran tezon pri V.Erosenko.
La fonduso estis unu el kunorganizintoj kaj aktivaj partoprenintoj de scienc-praktika konferenco “Esperanto en XXI jarcento: stato kaj evoluperspektivoj. Dedice al 100 jarigo de la lernolibro de Mihail Jurkiv”, kiu okazis en Ternopil. Ankau la fonduso active partoprenis scienc-praktikan konferencon «INTERAGADO DE ETNAJ KAJ PLANITAJ LINGVOJ EN LA KUNTEKSTO DE LA EUROPA INTEGRIGO» en Lucjk.
Alia agado de la fonduso:
Lau mendo de la fonduso moneruzino de Ukrainia Nacia banko produktis kolekcian moner-signon dedicitan al V.Erosenko kaj la 92-a Universala Kongreso de Esperanto (Jokohamo, Japanio).
Projekton de la signo preparis cef-pentristo de la moneruzino Roman Cajkovskij, kiu nun laboras pri la fondus-menditaj bronzaj bareliefoj de V.Erosenko. Unu el tiuj estos instalita en Kievo (versajne ce la ejo en kiu situas la fonduso), la dua estas lokigita en la unua en mondo subakva aleo de Esperanto en Nigra Maro apud Tarhankut.
Subtene de la fonduso okazis koncerto “Galerio de muzikaj portretoj. Trezoroj de nota kolekto de Rozumovskij” en Nacia filharmonio nome de N.Lisenko.
Inter homoj, kiuj jam vizitis la fonduson, estas fama germana esperantisto Ulrich Lins (la autoro de la vaste konata libro “La dangera lingvo”) kaj funkciulo de la Europa Parlamento esperantisto Paulo Branko.
|